# started 2014-08-16T13:28:41Z "Aristotelo (naskiĝis en -384, mortis en -322), (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estis greka filozofo. Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruisAleksandron la Grandan. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple \"La Filozofo\", kaj Danto \"la mastro detiuj, kiuj scias\". Cicerono diris, ke Aristotelo estas \"rivero de fluanta oro\". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda. Lia scienco nun estas malaktuala, sed eĉ ĝi profunde formis la modernan sciencon. Sciencokiel bazita sur observado kaj logika pensado, ekzemple, devenas de Aristotelo."@eo . " Franclingve Aquitaine [akiten'], Okcitanlingve Aquitània [akitanjo].Ankaŭ nomita Guyenne aŭ Gujeno, kiu estas la etimo de la Gvajanoj: Franca Gviano, Gujano kaj Nederlanda Gvajano.Regiono en sud-okcidenta Francio ĉe la Atlantiko kaj la montaro Pireneoj, natura limo kun Hispanio. Sub la romia imperio, ĝi estis la provinco de Aquitania.La regiono konsistas el kvin departementoj: Pyrénées-Atlantiques Dordogne Gironde Lot-et-Garonne LandesĈefurbo: Bordozo Bordeaux. Aliaj urboj: Agen, Mont-de-Marsan, Pau, Perigozo Perigueux, Lourdes. ISO-kodo de la regiono estas FR-B.Areo: 41 400 km², (7.6 % de francia teritorio).Loĝantaro: 2 908 300 (4.97 % de francia popolo). (1999)"@eo . "Azteko estas la tradicia nomo per kiu estas nomata popolo kiu loĝis en la nuna Meksiko kaj parto de najbaraj landoj kaj kiu formis tre potencan civilizacion kaj imperion florantan antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Oni ankaŭ uzas la vorton meksikoj aŭ meŝikoj (el kiu originis \"Meksiko\"). \"Aztek\" signifas \"tiu kiu devenas el Aztlan, kiu mem signifas \"proksima al la gruoj\" (azta: gruoj + tlan proksime), kaj kiu estas la regiono norde de Meksiko kaj sude de Usono).Ilia lingvo estis la naŭatla, ankaŭ nomata foje azteka lingvo. Oni kelkfoje uzas la nomon de aztekoj por la meksikaj indiĝenoj parolantaj tiun lingvon.La aztekoj estis la ĉefa gento de Meksiko, kiam alvenis la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento kaj unu el la ses ĉefaj civilizoj de la historio de tiu lando. Ilia ĉefurbo estis Tenoĉtitlano, kiu fariĝis la nunaMeksikurbo. La azteka civilizo, estinte konservema kaj malpli alta ol lamajaa en scienco kaj arto, daŭrigis la civilizon de Teotihuakano."@eo . "La Arĝenta Libro (latine, Codex Argenteus) aŭ Arĝenta Biblio estas la plej fama libro en la gota lingvo, kaj estas unu el la plej antikvaj libroj en iu ajn ĝermana lingvo. Ĝi estas luksa evangeliaro, verŝajne eldonita en Raveno, Italio por la reĝo Teodoriĥo la Granda (ĉ. 455-526). Ĝi estas la plejparto el la korpo de gotaj skriboj.La Arĝenta Libro nun restas en Upsalo, Svedio, kie 100 mil homoj vidas ĝin ĉiujare. La originala libro enhavis almenaŭ 336 foliojn; la nuna libro nur enhavas 187 foliojn. Unu alia folio troviĝis en 1970 en Speyer en Germanio.La nomo devenas de la arĝenta kaj ora inko en kiu ĝi estas skribita (sur folio purpura). Ĝi ne estas plena Biblio, sed nur enhavas la kvar evangeliojn, kiel tradukitaj el la greka lingvo en la gotan de Vulfilo en la 4-a jarcento.Tridek jaroj post Teodoriĥo, la gota regno en Italio disfalis kaj la libro perdiĝis ĝis la 16-a jarcento, kiam ĝi reaperis en Werden, Germanio en benediktana monaĥejo. La vojaĝo inter Raveno kaj Werden dum mil jaroj estas nekonata. Eble Karolo la Granda, kiu vizitis Ravenon kaj estis fascinato de Teodoriĥo kaj Raveno, forportis la libron al Aĥeno, kiu estas proksime de Werden.Post Werden, la libro estis la posedaĵo de la imperiestro Rudolfo la 2-a, kiu tenis la libron kun libroj de magio en sia kastelo en Prago. En 1648, Svedio venkis la urbon kaj la libro fariĝis la posedaĵo de la sveda reĝino, Reĝino Kristina. Ĝi nun estas la posedaĵo de la Universitato de Upsalo, depost 1669 (post kiam ĝi preskaŭ perdiĝis en la maro je 1662)."@eo . "Aviceno (Arabe: ابن سينا (Ibn Sina); Perse: ابن سينا (Ibn Sina) aŭ پور سینا (Por Sina); Latine: Avicenna aŭ Abitianus; Greke: Aβιτζιανός (Avitzianos)) (naskiĝis ĉ. 980 en Afŝana (apud Buĥaro), kaj mortis en1037 en Hamadano) estis persa islama filozofo kaj kuracisto. Krome oni povas konsideri lin ankaŭ astronomon, fizikiston, Islam-fakulon, kemiiston, Koran-fakulon, matematikiston, poeton, psikologon, scienciston, soldaton, ŝtatiston kaj teologon, do fakte li estis siatempa erudiciulo.Lia kompleta araba nomo estas أبو علي الحسين بن عبد الله بن الحسن بن علي بن سينا (Abu-Ali al-Husajn ibn Abd-Allah ibn al-Hassan ibn Ali ibn Sina). Li ankaŭ estas konata, en la araba, kiel la Supera Majstro (الشيخ الرئيس, aŝ-Ŝajĥ ar-Rais).Lia patro estis el Balĥ kaj lia patrino el lia naskiĝloko.Eble li estas la plej fama kaj influa islama filozofo en la Okcidento, sed normale li ne estas estimata en la Oriento. Krome li estis unu el la plej famaj kuracistoj de sia tempo.Fido kaj racio: Malsimile al sia instruisto al-Farabi aŭ al al-Kindi, Aviceno ne rigardis islamon kiel filozofion por la multaj. Anstataŭe li rekonis, ke la veroj de racio kaj la veroj de la fido ne estas veroj de la sama speco. Mohamedo ne estis populariganto de filozofiaj veroj, ĉar li posedis verojn, kiuj estas preter racio. Du jarcentojn poste Tomaso de Akvino diros ĉi tion en la Okcidento.Sufiismo, mistika speco de islamo, kiu interesis Avicenon, estas simila: per sufiismo, Aviceno vidis, ke mistikismo donis sperton de Dio, kiu estas neatingebla per racio kaj logiko.Tial Aviceno vidis, ke la vojo de la filozofo, de la profeto kaj de la mistikulo ne estis vojoj altaj kaj malaltaj al la identa vero, sed vojoj diversaj al veroj diversaj.Aviceno influis la penson de la Okcidento per Ibn-Ruŝd kaj Tomaso de Akvino."@eo . "Asocio estas grupo de homoj, kiuj kuniĝis por komuna celo (ekzemple praktikado de hobio aŭ plibonigo de la mondo). Ĝi havas propran nomon kaj fiksas siajn celojn en statuto. Kontraŭe al firmaoj, asocioj ofte ne celas financan profiton. Tamen ekzistas ankaŭ asocioj kun financaj celoj."@eo . "Andreo estas grekdevena vira nomo, el Άνδρέας (Andreas), kiu signifas vira.La formo Andreo troviĝas en PIV1970 kaj PIV2002.PIV1970 havas ankaŭ la inan formon Andrea. Andrea estas ina nomo en pluraj lingvoj, sed en la itala ĝi estas vira nomo."@eo . "Pri la aliaj signifoj de AIM rigardu en AIM (apartigilo).AIM (angla mallongigo de AOL Instant Messenger, \"Tujmesaĝilo de AOL\") estastujmesaĝilo por babili kun iu alia per la Interreto.Oni ne devas aliĝi al AOL por uzi la programon. AIM funkcias per Vindozo, Makintoŝokaj Linukso. Per AIM, oni ne povas sendi mesaĝon al iu kiu uzas MSN mesaĝilo aŭYahoo mesaĝilo. Oni ja povas sendi mesaĝon al iu kiu uzas ICQ kaj ricevi mesaĝon de ili se oni havas novan version de AIM kaj ICQ.AIM estas elŝutebla ĉe: http://www.aim.com/ (en la angla).GNU-a versio de AIM ankaŭ estas elŝutebla, ĉe http://gaim.sourceforge.net/ (en la angla)."@eo . "Ateismo estas grekdevena vorto, kiu signifas sendiismon aŭ di-neismon, do ke oni ne kredas je la ekzisto de ia dio. Ĝi kontrastas kun teismo, kiu signifas kredon je dio aŭ dioj. En ĝenerala parolado kaj argumentado oni renkontas variajn uzadojn de la termino. Ateismo povas esti sekulara, sed ekzistas ankaŭ ateismaj religioj, ekzemple certagrade la ĝajnismo kaj la origina budhismo."@eo . "La araba imperio (aŭ Kalifujo) (632-930) disvolviĝis kaj regnisdum la tri jarcentoj post Mohamedo. Ĝi regis la landojninter Hispanio kaj Barato, disvastiginteislamon tra ĝiajn landojn kaj forminteislaman civilizon.Estas tri periodoj de la imperio: La Kvar Justaj Kalifoj (632-661) La Umajada dinastio (661-750) La Abasida dinastio (750-930)Sub la umajada dinastio, la imperio ekspansiis per teritoriaj konkeroj, sub la abasida la imperio islamiĝis kaj fariĝis glora civilizo.La imperiestro estis la kalifo. La fruaj kalifoj estis piaj, sed poste la kalifoj fariĝis riĉaj, diboĉaj kaj makiavelaj.Aldone al la du dinastioj, estis tria, subtera dinastio: la dinastio de Mohameto mem, per lia filino Fatima. La estroj de la dinastio, la Imamoj, estis la posteuloj de Mohameto, sange kaj spirite, sed, escepte de Ali, ne politike. Ŝijaismo rigardas ĝin kiel la rajta dinastio,la Imamo kiel la rajta estro de la islama mondo. Sed la dinastio estis venkita je la batalo de Kerbala.Pro la tiama malforto de la persoj kaj la bizanca imperio, la araba imperio rapide konkeris la landojn inter Hispanio kaj Barato. Nur Francio povis haltigi la venkon de okcidenta Eŭropo.Sed islamo mem ne estis disvastigita tiel rapide. La plimulto de la imperio ne estis islama ĝis la 9-a jarcento. En la fruaj jaroj de la imperio, islamo nur estis la genta religio de la arabaj regantoj. Sed la nova fido kreskis tra la imperio: ĉar islamanoj ne devis pagi imposton, ĉar la kristanaeklezio persekutis herezulojn (ekzemple, la nestorianojn). Islamo esence estis kristanismo sen Jesuo Kristo, la Jesuo Kristo kies naturon la herezuloj disputis. Zoroastrianismo kaj manikeismo ankaŭ forvelkis de Persio sub la imperio.Inter aliaj, la imperio naskis ŝarion kaj falsafismon.Bagdado kaj la fekunda kamparo ĉirkaŭa fariĝis la koro de la imperio sub la abasida imperio.En la 10-a jarcento la imperio kadukiĝis kaj sendependaj komandantoj de la selĝukaj turkoj regis. Teorie la komandantoj estis sub la imperiestro, sed pro la falo de imposta enspezo, la brako de la imperiestro estis malforta. Imposta enspezo falis ĉar la imperio islamiĝis kaj la kampoj fariĝiseluzitaj."@eo . "A Gamut of Games (Rango de Ludoj) unue skribita per Sid Sackson je 1969, enhavas regulojn por nombro de skribilo-kaj-paperaj, kartaj, kaj tabulaj ludoj. Kelkaj ludoj pripensas la libron kiel pionira verko de abstraktaj ludoj. Multaj da la ludoj en la libro antaŭe neniam publikigis. Kelkaj ludoj el la libro poste republikigis kiel apartaj ludoj.Inter aliaj, la libro donas la regulojn al:Lines of Action (LOAo) per Claude SOUCIECrossings per Robert ABBOTT, la ludo poste publikiĝis kiel EpaminondasTri Muskedistoj per Haar HOOLIMProperty per Sid SACKSON, la ludo poste publikiĝis kiel Acquire.Dua eldono de la libro publikiĝis je 1982. Republikigado de tiu eldono okazis je 1992.Vidu ankaŭ: SACKSON, Sid. A Gamut of Games ISBN 0-486-27347-4"@eo . "Agnostikismo estas la kredo ke la demando pri la ekzisto de dioj ne estas decidebla. La agnostiko kredas ke oni ne povas pruvi ĉu dio ekzistas aŭ ne ekzistas. Agnostikismo akordas kun Malforta Ateismo, sed ne kun Forta Ateismo. La terminoj agnosticism kaj agnostic estis kreitaj en la angla de Thomas Henry Huxley en 1869. Li devenigis la radikon de la greka a- (\"ne\") kaj gnosis (\"scio\")."@eo . "Asocio > Esperanto-asocio > Amerikaj Esperanto-AsociojAmerikoAmerika Komisiono de UEAArgentinoArgentina Esperanto-LigoBraziloBrazila Esperanto-LigoBrazila Esperantista Junulara OrganizoKanado(tutlanda) Kanada Esperanto-Asocio (KEA)(provinca) Esperanto-societo kebekia (ESK)KolombioKolombia Esperanto-Ligo (KEL)KostarikoKostarika Esperanto-Asocio (KREA)KuboKuba Esperanto-Asocio (KEA)MeksikoMeksika Esperanto-FederacioUsonoEsperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA)Usona Esperantista Junularo (USEJ)(historia) Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA)VenezuelaAsociación Venezolana de Esperanto http://www.esperanto-venezuela.org/"@eo . "Yaqub ibn Ishaq al-Kindi (ĉ. 801 – ĉ. 870) estis araba pensinto el Bagdado kaj la unua ĉefa filozofo de falsafismo.Laŭ al-Kindi, la instruoj de la Korano pri Dio kaj la animo estas paraboloj pri abstraktaj filozofiaj veroj. La Korano esprimas veron parabole ĉar la popolo ne povas pensi racie kaj abstrakte. Do religio estis fakte filozofio por la multaj.Al-Kindi ne rigardis filozofion kiel vero pli alta ol religio, sed vero pli pura, vero sen la neeviteblaj homismoj de malkaŝita religio. Do, se ni forigas la homismojn de sankta skribo ni povos vidi la veron pli rekte kaj profunde."@eo . "Alando (svede Åland ['o:land]; finne Ahvenanmaa [ahvenanma]) estas insularo en la Balta Maro inter Svedio kaj la sudokcidento de la kontinenta Finnlando, aŭtonoma provinco de Finnlando kun 26 923 loĝantoj (91,7 % svedlingvaj; 2006-12-31). Ĉ. 6 500 insuloj kaj insuletoj, el kiuj 65 estas konstante loĝataj; tera areo sume 1554 km2. Alando havas propran flagon kaj proprajn poŝtmarkojn. La ĉefurbo Mariehamn havas 10 780 loĝantojn. Ĝis la 31-a de decembro 2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj, la teritorio ankaŭ estis unu el sume ses gubernioj en Finnlando. Alando havas propran parlamenton (lagting) kun 30 membroj. Ĝi decidas pri la buĝeto de la provinco kaj faras leĝojn pri aferoj kiuj apartenas al la sfero de aŭtonomeco: instruado, lernejoj kaj kulturo; sociala prizorgo kaj sano; ekonomia vivo; interna trafiko; protektado de la medio; komunuma administrado; polico; poŝto; radio kaj televido. En tiuj aferoj la provinco funkcias proksimume kiel suverena ŝtato. En aliaj aferoj validas la leĝoj de Finnlando, kiu do zorgas, ekzemple, pri eksterlandaj aferoj, kriminala kaj civila juro, juĝejoj, dogano kaj mono.Alando estas, laŭ internaciaj traktatoj, senarmea teritorio, kaj ĝiaj loĝantoj ne havas devon militservi.Iuj rajtoj en la provinco, kaj ankaŭ la liberigo de militservo, estas rezervitaj al personoj, kiuj havas provincan civitanecon (svede hembygdsrätt). La civitanecon oni havas denaske aŭ akiras laŭ peto se oni plenumas tri kondiĉojn: loĝadis 5 jarojn en la provinco, kontentige parolas la svedan lingvon kaj estas civitano de Finnlando. Nur tiaj provincanoj rajtas voĉdoni por la provinca parlamento, posedi nemoveblaĵojn en la insularo kaj praktiki ekz. komercadon.La aŭtonomecon de la provinco, ĝiajn organizon kaj rajtojn, difinas la Leĝo pri aŭtonomeco de Alando, kiu estas unu el la konstituciaj leĝoj de Finnlando. La parlamento de Finnlando povas ŝanĝi ĝin nur konsente de la Alanda parlamento.Kiel parto de Finnlando ankaŭ Alando apartenas al la Eŭropa Unio, sed ĝin koncernas kelkaj esceptoj pri impostoj: en Alando ne estas aplikataj la EU-reguloj pri aldonvaloraj impostoj kaj akcizoj (tio ebligas i.a. vendi senimposte varojn sur ŝipoj trafikantaj al kaj de Alando). Tio estis konstatita en la t.n. Alanda protokolo, aldonita al la traktato pri aliĝo de Finnlando al EU. La protokolo ankaŭ aparte permesas la regulojn, kiuj donas certajn privilegiojn (terposedo, komerco) nur al Alandaj provincanoj kaj tiel diskriminacias kontraŭ aliaj civitanoj de EU. Tia diskriminacio en EU ĝenerale ne estas permesita, sed oni konsideris la escepton necesa por protekti la s