# started 2014-09-02T08:16:34Z "Aristotelo (naskiĝis en -384, mortis en -322), (helene: Αριστοτέλης, Aristoteles) estis greka filozofo. Li kaj Platono metis la fundamenton de okcidenta filozofio. Platono instruis Aristotelon kaj Aristotelo instruisAleksandron la Grandan. En la 13-a jarcento Tomaso de Akvino nomis lin simple \"La Filozofo\", kaj Danto \"la mastro detiuj, kiuj scias\". Cicerono diris, ke Aristotelo estas \"rivero de fluanta oro\". Eĉ hodiaŭ en nia jarcento, lia verko pri etiko, politiko kaj poezio restas avangarda."@eo . " Franclingve Aquitaine [akiten'], Okcitanlingve Aquitània [akitanjo].Ankaŭ nomita Guyenne aŭ Gujeno, kiu estas la etimo de la Gvajanoj: Franca Gviano, Gujano kaj Nederlanda Gvajano.Regiono en sud-okcidenta Francio ĉe la Atlantiko kaj la montaro Pireneoj, natura limo kun Hispanio. Sub la romia imperio, ĝi estis la provinco de Aquitania.La regiono konsistas el kvin departementoj: Pyrénées-Atlantiques Dordogne Gironde Lot-et-Garonne LandesĈefurbo: Bordozo Bordeaux."@eo . "Azteko estas la tradicia nomo per kiu estas nomata popolo kiu loĝis en la nuna Meksiko kaj parto de najbaraj landoj kaj kiu formis tre potencan civilizacion kaj imperion florantan antaŭ la alveno de la eŭropanoj. Oni ankaŭ uzas la vorton meksikoj aŭ meŝikoj (el kiu originis \"Meksiko\")."@eo . "La Arĝenta Libro (latine, Codex Argenteus) aŭ Arĝenta Biblio estas la plej fama libro en la gota lingvo, kaj estas unu el la plej antikvaj libroj en iu ajn ĝermana lingvo. Ĝi estas luksa evangeliaro, verŝajne eldonita en Raveno, Italio por la reĝo Teodoriĥo la Granda (ĉ. 455-526). Ĝi estas la plejparto el la korpo de gotaj skriboj.La Arĝenta Libro nun restas en Upsalo, Svedio, kie 100 mil homoj vidas ĝin ĉiujare."@eo . "Aviceno (Arabe: ابن سينا (Ibn Sina); Perse: ابن سينا (Ibn Sina) aŭ پور سینا (Por Sina); Latine: Avicenna aŭ Abitianus; Greke: Aβιτζιανός (Avitzianos)) (naskiĝis ĉ. 980 en Afŝana (apud Buĥaro), kaj mortis en1037 en Hamadano) estis persa islama filozofo kaj kuracisto."@eo . "Andreo estas grekdevena vira nomo, el Άνδρέας (Andreas), kiu signifas vira.La formo Andreo troviĝas en PIV1970 kaj PIV2002.PIV1970 havas ankaŭ la inan formon Andrea. Andrea estas ina nomo en pluraj lingvoj, sed en la itala ĝi estas vira nomo."@eo . "Pri la aliaj signifoj de AIM rigardu en AIM (apartigilo).AIM (angla mallongigo de AOL Instant Messenger, \"Tujmesaĝilo de AOL\") estastujmesaĝilo por babili kun iu alia per la Interreto.Oni ne devas aliĝi al AOL por uzi la programon. AIM funkcias per Vindozo, Makintoŝokaj Linukso. Per AIM, oni ne povas sendi mesaĝon al iu kiu uzas MSN mesaĝilo aŭYahoo mesaĝilo."@eo . "Ateismo estas grekdevena vorto, kiu signifas sendiismon aŭ di-neismon, do ke oni ne kredas je la ekzisto de ia dio. Ĝi kontrastas kun teismo, kiu signifas kredon je dio aŭ dioj. En ĝenerala parolado kaj argumentado oni renkontas variajn uzadojn de la termino. Ateismo povas esti sekulara, sed ekzistas ankaŭ ateismaj religioj, ekzemple certagrade la ĝajnismo kaj la origina budhismo."@eo . "A Gamut of Games (Rango de Ludoj) unue skribita per Sid Sackson je 1969, enhavas regulojn por nombro de skribilo-kaj-paperaj, kartaj, kaj tabulaj ludoj. Kelkaj ludoj pripensas la libron kiel pionira verko de abstraktaj ludoj. Multaj da la ludoj en la libro antaŭe neniam publikigis."@eo . "Agnostikismo estas la kredo ke la demando pri la ekzisto de dioj ne estas decidebla. La agnostiko kredas ke oni ne povas pruvi ĉu dio ekzistas aŭ ne ekzistas. Agnostikismo akordas kun Malforta Ateismo, sed ne kun Forta Ateismo. La terminoj agnosticism kaj agnostic estis kreitaj en la angla de Thomas Henry Huxley en 1869. Li devenigis la radikon de la greka a- (\"ne\") kaj gnosis (\"scio\")."@eo . "Yaqub ibn Ishaq al-Kindi (ĉ. 801 – ĉ. 870) estis araba pensinto el Bagdado kaj la unua ĉefa filozofo de falsafismo.Laŭ al-Kindi, la instruoj de la Korano pri Dio kaj la animo estas paraboloj pri abstraktaj filozofiaj veroj. La Korano esprimas veron parabole ĉar la popolo ne povas pensi racie kaj abstrakte. Do religio estis fakte filozofio por la multaj.Al-Kindi ne rigardis filozofion kiel vero pli alta ol religio, sed vero pli pura, vero sen la neeviteblaj homismoj de malkaŝita religio."@eo . "Alando (svede Åland ['o:land]; finne Ahvenanmaa [ahvenanma]) estas insularo en la Balta Maro inter Svedio kaj la sudokcidento de la kontinenta Finnlando, aŭtonoma provinco de Finnlando kun 26 923 loĝantoj (91,7 % svedlingvaj; 2006-12-31). Ĉ. 6 500 insuloj kaj insuletoj, el kiuj 65 estas konstante loĝataj; tera areo sume 1554 km2. Alando havas propran flagon kaj proprajn poŝtmarkojn. La ĉefurbo Mariehamn havas 10 780 loĝantojn."@eo . "La angla lingvo inter 500-1000, inter la ĝermanaj invadoj en Brition dum la disfalo de la roma imperio kaj la alveno de Vilhelmo la Konkerinto en 1066, estas la epoko de la malnova angla aŭ la anglosaksa lingvo. Ĝi estis antikva ĝermana lingvo, sen la influo de la franca kaj la latina; ĝi estis lingvo kun kvar kazoj. Ĝi estas la lingvo de Beowulf. Ĝia kodo de ISO 639 estas ang.Post la anglosaksa, post 1000, venis la meza angla lingvo."@eo . "Ovare estas afrika semludo. La ludtabulo estas rektangula tablo kie oni elkavigis du vicojn enhavantajn po ses kavoj. Ĉe la tabloekstremoj estas du pluaj kavoj, iomete pli grandaj, kiuj estas tenejoj por la kaptitaj ludpecoj. 48 semoj aŭ ŝtonetoj estas uzataj kiel ludpecojn."@eo . "Vidu ankaŭ Ave Maria (Florido)Ave Maria (latine por \"Saluton, Maria\") estas la plej populara preĝo al Sankta Maria en latina katolika eklezio."@eo . "La Sepataga Adventisma Eklezio (fondita en 1863) estas fundamentista eklezio deprotestantismo, kiu sekvas la usonan profetinon, Ellen G. White. Sekvante severan interpreton de la Biblio, adventistoj iras al preĝejo sabate kaj manĝas koŝere, kiel judoj. Ili ne trinkas kafeinon, alkoholon aŭ fumas tabakon. Multaj estas vegetaranoj."@eo . "Aachen [a:ĥ.n] (el kelta Ahha, Esperante Akeno kaj foje Aĥeno, france Aix-la-Chapelle, nederlande Aken, hispane Aquisgrán, latine Aquisgranum, dialekte Oche) estas urbo en okcidenta Germanio, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio."@eo . "Atomo estas, laŭ fiziko, la baza ero kiu konsistigas materion.La greka filozofo Demokrito unue postulatis, ĉirkaŭ la jaro 400 a.K., ke devas ekzisti nedivideblaj eroj de materio, aŭ elementoj. Li nomis ĉi tiujn malgrandegajn erojn de materio \"atomos\", vorto kiu en la greka signifis \"netranĉebla\". Tamen, hodiaŭ ni scias ke la atomo vere estas dividebla.La atomo konsistas el la negative ŝarĝitaj elektronoj, turniĝantaj ĉirkaŭ pozitiva atomkerno (aŭ nukleo)."@eo . "Aŭstralio aŭ la Komunejo de Aŭstralio estas lando en la suda hemisfero kaj konsistas parton el la plej malgranda kontinento de la mondo, la grandega insulo Tasmanio kaj kelkajn aliajn insulojn en la suda, la hinda kaj la pacifika oceanoj."@eo . "Albigensismo (1000–1400) estis dualisma religia movado, kiu floris en kio nun estas suda Francio dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, en la lando kaj epoko de la trobadoroj. La nomo venas el la kostumo blanka (Alb) kiu foje kredigas al urbo Albi, sed temas nur pri sama etimologio. La katolika eklezio kondamnis ĝin kiel kristanan herezon. Albigensismo instruis, ke estas du dioj: unu bona dio, kiu kreis la spiritan mondon, kaj unu malbona dio, kiu kreis la materian mondon."@eo . "Aglomeraĵo aŭ urbaro, estas centra urbo kaj ĝiaj najbaraj komunumoj, kiuj estas ligitaj al la centra urbo per senrompa ĉeno de urboj aŭ per multaj laborantoj, kiuj vojaĝas al la aglomeraĵo ĉiutage por labori."@eo . "Alderney [OLDerni] (france: \"Aurigny\" aŭ \"Auregnais\") estas la plej norda de la Manikinsuloj kaj teritorio de Britio. Ĝi estas parto de distrikto Guernsey. Ĝi estas 5 km longa kaj 2.5 km larĝa, do ĝi estas la tria plej granda insulo el la Manksinsuloj."@eo . "Arianismo estas parto de la unitarisma aŭ kontraŭtrinitarisma branĉo de kristanismo kaj floris ekde la4-a jarcento. Ario, pastro de Egiptio, instruis, ke Jesuo Kristo ne estas Dio sed estas supernatura kreito de Dio. Jesuo ja estas perfekta, dia, sed nek egala al Dio nek eterna (ĉar Jesuo, kiel kreito, havas ekeston). Li estas la Filo de Dio, la Logos de Dio, sed ne Dio mem."@eo . "Anglikanismo estas la kristanismo de la Eklezio de Anglio, kiu sendependiĝis de la Romkatolikisma Eklezio dum la reĝeco de Henriko la 8-a. Estas ĉirkaŭ 70 milionoj anglikanoj en la mondo, precipe en Britio, Nordameriko, Afriko kaj Oceanio. Anglikanismo estis la ĉefa eklezio en la anglalingva mondo de 1600 ĝis 1800. Nun nur ĉirkaŭ 13% de anglalingvanoj estas anglikanoj."@eo . "Antarkto (alinome Antarktio aŭ Antarktido) estas kontinento, kiu situas en la plej suda parto de la Tero, plejparte sude de la antarkta cirklo kaj ĉirkaŭ la suda poluso. Ĝi estas la malplej loĝata kontinento surtere kaj nenia lando kuŝas tie, ĉar la malaltegaj temperaturoj estas tre malfacile elteneblaj de homoj. Tamen, kelkaj gravaj nacioj alproprigis al si parton de ĝi. El entute 14.425.000km², 13.720.000 estas ĉiam kovrita de glacio."@eo . "Aurelius Augustinus (ofte esperantigita al Aŭgusteno) de Hipono , aŭ Hippo (naskiĝis la 13-an de novembro 354; mortis la 28-an de aŭgusto 430) estis filozofo grava al la okcidenta civilizo kaj kristanismo. Li profundigis kristanan filozofion uzante la penson de Platono, precipe tiel, kiel interpretita en la novplatonismo de Plotino. Aŭgusteno estas eble la plej influa kristana verkisto ekster la Biblio."@eo . "Malsupra Aŭstrio (germane Niederösterreich [Nideresterajĥ]) estas federacia lando en Aŭstrio. St. Pölten estas la ĉefurbo de Malsupra Aŭstrio. Laŭ areo Malsupra Aŭstrio estas la plej granda kaj laŭ nombro de loĝantoj la due plej granda federacia lando de Aŭstrio. Malsupra Aŭstrio havas limojn al Slovakio, Ĉeĥio kaj al la aŭstraj federaciaj landoj Supra Aŭstrio, Stirio, Burgenland kaj Vieno."@eo . "Aŭstrio aŭ Aŭstrujo estas parlamenta-demokratia respubliko en centra Eŭropo, konsistante el naŭ subŝtatoj. Ĝiaj najbaraj landoj en la nordo estas Germanio kaj Ĉeĥio, en la oriento Slovakio kaj Hungario, en la sudo Slovenio kaj Italio kaj en la okcidento Svislando kaj Liĥtenŝtejno.Aŭstrio estas ekde la jaro 1955 membro de Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde 1995 de la Eŭropa Unio."@eo . "La Andora Princlando (en la kataluna, Principat d'Andorra) estas eta lando en la sudo de Eŭropo kun 468 km², situanta inter la Pireneoj kun mezuma alteco de 1.996 metroj sur la marnivelo. Ĝi havas landlimojn sude kun Hispanio, limigante kun la katalunaj komarkoj de Cerdanjo, Alta Urĝelo kaj Pallars Sobirà, kaj norde kun Francio, limigante kun la departamento Ariège, en la regiono Sudo-Pireneoj."@eo . "Alzaco (franclingve Alsace [alzas], germanlingve Elsass [elzas]) estas la plej orienta regiono de Francio apud Germanio oriente kaj Svisio sude. Ĝi konsistas el du departementoj: Haut-Rhin kaj Bas-Rhin.Ĉefurbo de la regiono estas Strasburgo. Pliaj aparte gravaj urboj estas Mulhaŭzo, Kolmaro Colmar kaj Thann. ISO-kodo de la regiono estas FR-A."@eo . "Antropologio estas la scienca studo pri la homo, kiu celas priskribi kaj analizi ĝin laŭ aspektoj kulturaj kaj sociaj (kultura aŭ socia antropologio) aŭ biologiaj kaj fizikaj (biologia aŭ fizika antropologio)."@eo . "Sankta TOMASO DE AKVINO aŭ Tomaso la Akvinano (latine: Aquinas) (n. ĉ. 28-an de januaro 1225 en la kastelo de Roccasecca apud Akvino; mortinta la 7-an de marto 1274 en Fossanova), la \"Anĝela Doktoro\", estas unu el la ĉefaj filozofoj kaj teologoj de la Okcidento, la fondinto de tomasismo aŭ okcidenta skolastikismo. Li penis unuigi fidon kaj racion, sciencon kaj religion. En lia epoko kaj lando, scienco estis la filozofio deAristotelo kaj religio estis kristanismo, precipe katolikismo."@eo . "Aŭvernjo (france: Auvergne [overnj]; Okcitanlingve: Auvernhe [aŭbernje]) aŭ Aŭvernio estas regiono de centra Francio, en la centra montaro. Ĝi konsistas el kvar departementoj: Allier Cantal Puy-de-Dôme Haute-LoireĈefurbo de la regiono estas Clermont-Ferrand. Inter pliaj aparte gravaj urboj menciindas Aurillac kaj Le Puy-en-Velay."@eo . "Abruco (itale Abruzzo [abrutco]), ankaŭ konata kiel Abruzo aŭ Abruzoj (ekzemple laŭ Plena Ilustrita Vortaro), estas regiono de Italio kun ĉirkaŭ 1 300 000 loĝantoj."@eo . "Aosta Valo (itale Valle d'Aosta [Valle daosta], france Vallée d'Aoste [vale daost], arpitane Val d'Aoûta, loka eldiro: [valduta]) estas regiono en nordokcidenta Italio, ĉe la franca kaj svisa limoj. Temas pri alpa lando: ĝiaj plej altaj pintoj estas la Blanka Monto (Mont-Blanc), Materhorno, Monte Rosa kaj Gran Paradiso.La aostvalanoj parolas plejmulte lokan dialekton de la arpitana lingvo."@eo .